top of page

         La sakstrato finis ĉe blanka dometo. Maljuna bruna hundo dormetis ĉe ĝia enirejo. Kvieta posttagmezo, kvazaŭ nenio moviĝis. Aŭtuna suno estis varma kaj la hundo aspektis kontenta. Mastrino de la hundo aperis el la blanka dometo kaj vokis hundon enen. Kaj nenia aktiveco plu sur strateto. Tiel kvieta parto de la urbo ĝi estis.

          La mastro estis malsana jam kelkaj monatoj, kaj blanka dometo ne estis same kiel ĝi estis dum pasintaj jaroj. Ĝi estis ĉiam gaja. Malgraŭ ili ne havis ilian propran infanon, najbaraj infanoj vizitis ilin nur por babili kaj ricevi kukon de la mastrino. Najbaraj infanoj kreskis kaj forirs al iliaj celoj. Nur maljunaj loĝantoj restis.

          Malvarma sezono atingis al ĉi strato ankaŭ. Malsano de mastro rapide malboniĝis. Oni portis lin al hospitalo, kaj li neniam revenis hejmen. La bruna hundo atendis lin ĉiutage ĉe la enirejo. Se iu vizitanto, malgraŭ tute malofte iu vizitis ĉi dometon, sonorigus pordosonorilon, la hundo kuris al la pordo por bonvenigi sian mastron, kaj malesperiĝis.

          En unu peze neĝada tago mastrino devis kuri al la hospitalo ricevinte mesaĝon, ke kondicio de mastro subite malboniĝis.
Kaj tio estis la lasta momento, ke ŝi vidis lin apenaŭ spirantan. Ŝi neniam spertis teil malĝojan senton dum sia tuta vivo. Ŝi sentis perdi sian mem vivon. Ŝi sentis, ke ŝi estis tutsola, kaj perdis deziron por vivi. Tuta mondo aspektis nigra kaj malvarma al ŝi. Tamen ŝi havis maljunan brunan hudon por zorgi, ĉar perdinte mastron la hundo mem suferis malbenon.

***

          La vidvino portis la hundon al arbaro por marŝi kiel kutime tuj kiam vetero iomete varmiĝis. La mastro ŝatis ĉi arbaron kaj tre ofte ili marŝis en ĝi. Grandaj arboj, precipe kverkoj estis abundaj kaj oni sentis bonfarta en ĉi arbaro.
Maljuna bruna hundo aspektis feliĉa promeni en l'arbaro kaj tio donis prezuron al vidvino ankaŭ. Dum promenado ŝi trovis grandan Selon de Driado, kaj ŝerceme sidis sur ĝi.

          “Vidu kara hundo, ĝi estas komforta selo. Ĵusta grandeco por mi”

Ŝi sentis iu rigardadis ilin, kaj kiam ŝi turnis sian kapon al tiu direkto, bela junulo aperiĝis el malantaŭ granda kverko, kaj diris;

          “Sinjorino, vi sidas sur mia seĝo...”

Vidvino senvorte rigardis lin, ĉar ŝi ne povis diri ion.

La bela junulo aspektis tutsame kiel sia edzo kiam li estis juna.

          “Ne povas esti. Tio ne povas esti ...”

Ŝia koro batadis rapide kaj forte.

           “Ĉu mi sonĝas?”

Ŝi tute ne rimarkis ke la junulo estis nudpieda, ĉar ŝi estis panikita.

           “Ho, pardonon. Mi ne sciis ... ”

Ŝi finfine povis diri nur tion kaj forlasis l' arbaron.

          Por kelkaj tagoj post tiu renkontiĝo, ŝi ne povis iri al l' arbaro, tamen ŝia sopiro al la bela junulo ĉiam allogis ŝin al ĝi. Krome maljuna hundo ankaŭ bezonis marŝi. Kuraĝe ŝi decidis promeni en l' arbaro, ĉar ŝi ne eblis forskui sian sopiron vidi lin. Ĉifoje nenio okazis. Ŝi eĉ atendis ĉe la granda Selo de Driado esperante ke li aperiĝu denove.  Tamen l' arbaro aspektis same kvieta kiel ĉiam.
        Dum marŝado, ŝi rimarkis, ke ŝiaj manoj aspektas pli junaj kiel de dudekjaraĝa junulino. Ŝi pensis ke tio estis nur pro manokremo kion ŝi uzis matene. Sed kiam ŝi decidis hejmeniri ŝi vidis sin en spegulo de sia aŭto, kaj trovis en ĝi junulinon kiun ŝi konis dekoj da jaroj antaŭe. Subite, ŝi havis esperon, ke sia edzo revenus al ŝi. Iel ĉio aspektis kredebla.

          Tamen ĝojo ne daŭris longe, ĉar kiam ŝi atingis hejmen, ŝi ne plu estis junulino. La vidvino estsis same maljuna kiel matene. Malgraŭ tiu okazaĵo ŝia sopiro al la bela junulo en l' arbaro intensiĝis tagon post tago. Kiel junulino ĵus enamiĝinta, vidvino veturis tien. La bruna maljuna hundo estis bona preteksto, malgraŭ ŝi ne bezonis konvinki iun, ŝi bezonis konvinki sin mem.

        Dum vizitado al l' arbaro, ŝi lernis, ke ŝi estis junulino dum promenado, sed ree maljuniĝis tuj post ŝi forlasis l' arbaron.

           “Se mi retus en l' arbaro, mi retus junulino, ĉu ne?”

Ŝi pensis, “eble tio ne estas malbona ideo, resti en l' arbaro. La junulo, kiun mi forte kredas ke estas mia edzo, kaj ni povas vivi kune denove ... ”

***

           Somero estis preskaŭ ĉe la fino, kaj koloro de folioj komencis ŝanĝi. Suno hela kaj varma, ĉielo klara, komforta komenco de aŭtuno atingis al tiu regiono. Vidvino kondukis la maljunan brunan hundon ĉiutage al l' arbaro, se ne pluvis terure.

          En unu mateno dum promenado ŝi lace sidis sur falinta arbo apud pado. La maljuna hundo ankaŭ sidis spud ŝi, kaj metis sian kapon sur ŝia femuro. Li fermis siajn okulojn, kaj aspektis tute kontenta. Ŝi karesis lian kapon kaj kantis mallaŭte lulkanton kion ŝi memoris de sia infaneco.

           “Nu, ni iru?” Vidvino alparolis al la hundo iom poste, sed li ne moviĝis.           “Kara hundo, ni ne povas sidi ĉitie eterne, do ni iru denove, ĉu?”

        Ŝi ekstariĝis, sed ne la hundo. Lia kapo falis sur falinta arbo kie mastrino estis sidanta. Lia vivo finis tie, kontente, amate.

          “O, mia kara hundo, fidera amiko. Vi ne plu povis teni vin mem.”

        Vidvino denove sidis apud la hundo kaj karesis lian kapon ĝentile. Larmo fluis sur ŝiaj vangoj. Nun ŝi perdis alian valoran amikon. Ŝi ne sciis kion fari, kaj nur sidis tie senespere.

            Karesante la kapon de fidera maljuna hundo kiu ne plu moviĝis ŝi nur sidadis.

Subite iu aperis apud ŝi, kaj diris

          “Kio okazis al vi, flaŭlino? “

La voĉo, tre konata voĉo snoris ĝentile.

          “O, karulo ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis, ke mi estas via edzino?”

Ŝi diris en sia koro, sed el ŝia buŝo elvenis aliaj vortoj.

           “Mia kara hundo mortis ĉitie. Mi ne volas hejmeniri. Neniu atendas min hejme plu.”

Kaj grandaj larmogutoj forfalis el ŝiaj okuloj.

              “O, kompatinda kara flaŭlino,”

Li diris,

               “Do, kial vi ne restu kun mi en ĉi arbaro?”

kaj li sidis apud ŝi,

                “Mi scias, ke vi ŝatas ĉi arbaron. Do, kial ne?”

Ŝi senvorte kapjesis.

             “Ĉu vere? Vere vi volas resti kun mi?”

La junulo ĉirkaŭbrakumis ŝin forte.

La konatan brakumon ankaŭ ŝi sentis, kaj feliĉa deziro por vivi revenis al ŝi.

***

          La kvieta sakstrato estis en kaoso, ĉar najbaroj ne vidis vidvinon nek hundon por kelkaj tagoj. Serĉado por vidvino kaj ŝia hundo komencis.

          Oni trovis ŝian aŭton en la herbejo apud l' arbaro, kaj komencis serĉi ŝin, sed nur maljuna hundo en eterna dorom troviĝis tie. Kaj strange oni trovis ŝiajn ŝuojn apud la kadavro de bruna hundo.

          Kiam ajn preterpasante la granda Selo de Driado serĉantoj sentis trankvilecon, ke ĉio estis en ordo. Kaj serĉado finis. La arbaro estas trankvila loko denove.

          Onidiro rapide disvastiĝis en la regiono, ke vidvino fariĝis Driado, kaj oni nun scias ĉi arbaron kiel Arbaro de Driado.

★ Fino ★    


 

Arbaro de Driado

bottom of page