top of page

     Dujaraĝa Tanjo timas neĝon, ĉar ĝi estas malvarma kaj kiam ŝi metas paŝon sur ĝi, ĝi eĉ formanĝas la boteton. Kaj kiam ŝi kaptas ĝin sur sia manoplato ĝi malsekigas kaj malvarmigas la manoplaton.  Patrino de Tanjo ridetas pri ŝia timo.

“Ne timu ĝin, Tanjo” Patrino diras.

“Ne bezonas timi ĝin dum ci estas en la ĝardeno kaj mi estas kun ci”

“Nu, ni faru neĝhomon kune,,,,” kaj patrino komencis fari neĝbulon per siaj palmoj.

“Tanjo, ci devas helpi ankaŭ” Patrino montris al Tanjo kiel ruli la neĝbulon en la neĝo.

“Kio estas neĝhomo?” Tanjo pensis.

“Kia homo povus esti?” Tamen Tanjo sekvis sian patrinon kiel ŝi faris. La neĝbulo grandiĝis pli kaj pli, kaj neĝo en la malgranda ĝardeno komencis malaperi.

“Hm, bone ! ” Tanjo pensis. Ŝia timiga neĝo malaperis. Estas bona ideo.

 

        Patrino kaj Tanjo laboris kune kaj faris du grandajn neĝbulojn kaj unu pli malgarandan. Patrino metis ilin unu sur alian; plej malgrandan laste, kaj vidu tri neĝbuloj formis homon.

Patrino metis branĉojn kiel ĝiaj brakoj, nusojn por okuloj kaj butonoj de ĝia jako. Ŝi eĉ metis ĉapelon sur ĝia kapo. Jen estas Neĝhomo!

 

        Tanjo ludas ĉiutage ĉirkaŭ la neĝhomo. Ili estas nun geamikoj.

La Neĝhomo rigardas ŝin ridetante kiam ŝi kantas sensencaĵon kaj marŝas ĉirkaŭ li.

Kiam Tanjo ne estas ekstere li nur staras kaj aŭskurtas babiradojn de preterpasantoj. Ili gaje parolas pri kristnasko. Parolas kiajn donacojn ili preparas por iliaj infanoj. Pli kaj pli la Neĝhomo ekkonprenas kio estas kristnasko. Tio devas esti ĝoja tago por infanoj kiuj ricevas tiel multe da donacojn.

 

        Estas ja antaŭvespero de kristnasko.

Tanjo jam estas en lito. Ŝia patrino preparas ion paki en ruĝa papero. Ora rubando brilas sur la pakaĵo. “Estas bela, ĉu ne?”

Patrino parolas al patro kiu estas malsana por longa tempo.

”Jes. Estas tre bela.” Patro respondas.

“Tanjo estos feliĉa ricevi ĝin”

Neĝhomo rigardas ilin tra la fenestro. Aminda familio!, Li pensas.

        La familio ne estas riĉa, kaj Tanjo ricevos nur unu donacon.

Gepatroj pensas ke tio estas sufiĉe, ĉar plej grava estas ke Tanjo sciu ke ŝi estas amata.

        Nokto alvenis kaj ĉie estis kvieta. Nur neĝo lumigis ĉirkaŭon kaj oni ne povis vidi ion ajn klare.

 

        Neĝhomo dormetis. Subite li rimarkis ke iu aperis ĉe la fenestro. Tiu homo en ruĝa jako ŝtelrigardis en la domon tra la fenestro. Sekve li klopodis malfermi la fenestron. Neĝhomo pensis ke li ŝterus la nuran pakaĵon por Tanjo.

Neĝhomo devis ataki tiun ŝteliston por protekti la belan pakaĵon.

Homo en ruĝa jako kriis.

“Kion vi faras?”

“Mi portis donacon por Tanjo, ĉar ŝi estis bona infano por tuta jaro.”

“Ho, do vi estas Sankta Nikolao?”

“Certe!” li respondis.

 

        Mateno de Kristnaskotago, Tanjo vekiĝis kun bona humoro. Gaje ŝi kantis sensencaĵon kaj kisis patrinon kaj patron.

“Bonan matenon! ”

Patrino kondukis ŝin al la kristarbo kie la bela pakaĵo sidas. Apde alia donaco pakita en verda papero ankaŭ estis sidanta

“Vidu” patrino kriis,

“certe Avĉjo Frosto alvenis ĉitien”

“Vidu, tiel multe da donaco por bona infano”

“Tanjo, ĉu vi estis bona infano por meriti ilin?”

Tanjo kapjesis kaj rigardis eksteren por sciigi pri donacoj al Neĝhomo.

“Ho ve, Panjo, kio okazis al Neĝhomo?”

Neĝhomo regardis flanken embarasite.

★ Fino ★

Batalo de Neĝhomo

bottom of page