top of page

               Bifsteko

Malnova domo staras sur Konfederacio – Avenuo. La numero estas 23. Anĝelina, dommastrino de la 23 Konfederacio – Avenuo, heredis la domon de sia patro. Kiam ŝi edziniĝis, ŝi kaj sia edzo daŭre vivis en ĉi domo.
Estis malfacila tempo malgraŭ Kanado ne estis damaĝita en la milito kiel multaj aliaj landoj. Anĝelina kaj sia edzo pensis ke ili estis benataj posedi ĉi domon.
En ĉi domo kvar filoj naskiĝis kaj kreskis. Plej aĝa filo fariĝis pastoro, dua filo lernis por esti aŭto-meĥanikisto, la lasta studis kaj ekestis inĝeniero. La tria filo, nomita Teodoro, studis filozofion ĉe universitato, sed fariĝis senfrofesia.

Li longe vojaĝis alilandojn, preskaŭ kiel almozulo. Lia patro forpasis dum lia foresto. Li ne povis reveni hejmen ĉar li ne havis sufiĉe da mono por reveni al Kanado. Tio kortuŝis Anĝelinan, kaj por ŝi, Teodoro estis plej kompatinda filo inter ŝiaj kvar filoj.

Kiam ĉiuj filoj plenkreskis, forlasis hejmon kaj memstare komencis vivi, nur Teodoro restis hejme. Li neniam havis profesion. Certe Teodoro helpis patrinon ĉirkaŭ la domo, sed ne pensis ke ŝi havas elspezojn. La sola intereso de Teodoro estis pentri. Li pentris ĉirkaŭaĵojn, pejzaĝojn. Fojfoje trovis aĉetantojn por siaj artaĵoj. La sumo kion li akiris, li uzis por aĉeti novajn farbojn kaj paperojn. Do, li tute dependis de sia patrino por la vivteno.

Anĝelina nature maljuniĝis kiel ĉies patrinoj. Kiam ŝi ne plu povis zorgi sin mem, Teodoro ankaŭ ne povis zorgi ŝin. La kvar fratoj konsiliĝis kion fari kun la patrino. Ili decidis ke plej bone por ŝi estu vivi en domo por pliaĝuloj, kie ŝi ne devus nek kuiri nek purigi, krom se ŝi volus.
Tri fratoj diris al Teodoro, ke li povus vivi en la domo tiom longe kiom li volas, sed ĝi apartenas al patrino, do, li ne rajtas vendi ĝin. La pensio de Anĝelina estis uzata por pagi sian restadon en la domo por pliaĝuloj. Ek de nun Teodoro devas memstari.

Teodoro havis hundon nomita Urso. Urso estas granda hundo kaj ĝi manĝas multe. Por ŝpari monon Teodoro manĝis biskvitojn por hundo kune kun Urso. Kelkaj legomoj kreskantaj en la ĝardeno ankaŭ helpis lian nutradon, tamen Teodoro ĉiam malsatis.
Li ofte vizitis patrinon en la domo por pliaĝuloj, malgraŭ li bezonis pli ol unu horon por veni tien. ŝi ĉiam ŝparis iom da sia porcio por doni al Teodoro. Ĉiukaze, li diris al si mem, ke li devus marŝigi Urson, do samtempe kial ne viziti patrinon. Teodoro marŝis ien ajn, ĉar li ne havis aŭtomobilon, kaj Urso bezonis promeni ĉiutage.

Nu, en 23 Konfederacio - Avenuo vivis alia loĝanto. Tiu estis doma feo, nomita Bibio, kiu ekloĝis ĉi tie de kiam ĉi domo estis konstruita. Li vivis tute komfortan vivon en ĉi subtegmento.
Bibio ŝatis uzi tutan domon por si mem, kiam neniu estis en la domo. Li ludis pianon kaj kantis ŝatatajn kantojn, legis librojn kaj eĉ dormetis sur sofo. Lastajn kelkajn jarojn Bibio ne estis feliĉa, ĉar Anĝelina maljuniĝis kaj Teodoro ignoris la zorgon pri la domo.

 

★ ★

Je unu tago Teodoro kaj Urso estis marŝantaj. Ili estis malsataj ankaŭ. Preterpasante iun restoracion Teodoro vidis tra fenestro viron manĝantan. Sur la telero antaŭ la viro kuŝis granda peco de bifsteko.
Teodoro salivumis. Reveninte hejmen li ankoraŭ parolis al Urso pri la bifsteko, kiel bongustaspekta ĝi estis. Teodoro revis manĝi tian bifstekon kun kaĉitaj terpomoj kaj asparagoj apude. Por la deserto estus bone havi ĉokoladan glaciaĵon, ĉu ne?
Bibio aŭdis tion kaj diris al si mem : ’’Certe! Vi havos bifstekon ĉiutage’’.

Vespere, Teodoro trovis pladon sur la tablo, kiel li revis. Granda bifsteko kun sufiĉe da ĝia saŭco, apude kaĉita terpomo kaj asparagoj vapore kuiritaj, bonvenigis lin.
’’Iu, kiu preparis la pladon estas bonkora, dankon, dankon!”
Teodoro manĝis plezure. Li donis iom da bifstekon al Urso, sed li manĝis preskaŭ ĉion kaj estis kontenta.
Ĉiu vespere tio okazis. Tago post tago li manĝis bifstekon kaj li pensis ke li estis benata.
Tago post tago fariĝis semajno, kaj semajno post semajno fariĝis monato. Teodoro jam tro satiĝis de bifsteko.
Estas la tempo viziti patrinon, li pensis.
Por certigi sian celon, Teodoro unue telefonis al sia patrino anoncante sian viziton.
Anĝelina ŝparis preskaŭ tutan tagmanĝon por filo. Ho, Teodoro neniam vidis tiel belan kokaĵon en sia tuta vivo!
Sed tuj kiam sidiĝis ĉe la patrina tablo, la kokaĵo ŝanĝiĝis al bifsteko.
’’Panjo, mi ne povas manĝi ĝin!”

‘’Kial Ne? – diris patrino,- ‘’vi ĵus diris ke ĝi aspektas bongusta kokaĵo!’’
’’Pardonu min panjo, sed mi sentas min malsana!’’
Kaj Teodoro rimarkis ke por Anĝelina ĝi estis sama kokaĵo.

 

Kristnasko alproksimiĝis. La dua frato de Teodoro, aŭto-meĥanikisto, kaj lia edzino Maria planis kristnaskan famili-feston. La festo antaŭe okazis ĉiam je 23 Konfederacio - Avenuo.
Maria sentis ke tio estis nun ŝia devo, ĉar ŝi estas la sola dommastrino en la familio. Kaj ŝi pensis ke inviti bofratojn en Anĝelinan hejmon , estus bona ideo.
La tago venis. Maria preparis belan tablon kun ĉiuj bongustaĵoj.
Tamen, kiam Teodoro eksidis ĉe la tablo, sia meleagraĵo sur la telero, fariĝis bifsteko. Neniu rimarkis la ŝanĝon, kaj ne komprenis kial li ne manĝas kiel kutime. Teodoro nenion diris, sed komencis kompreni kio okazas al li.

 

★ ★ ★

Tempo pasis. Teodoro ŝanĝiĝis iomete. Li plue penis kiel akiri monon. Tamen lia situacio ne tre rapide progresis.
Li rememoris amikon kun kiu li iris en mezlernejo. Antonio posedis malgrandan picejon. Li mem preparis kaj servis picon. Ili estis bonaj amikoj dum iliaj lernejaj tagoj. Kiam Teodoro iris al universitato, Antonio jam komencis labori en sia mem entrepreno.
Do, Teodoro vizitis la picejon de Antonio, kaj petis :’’Antonio, ĉu vi povas doni al mi ian laboron ĉirkaŭ via restoracio?’’
’’Kara amiko, kio estas amiko? Unue sidiĝu kaj manĝu mian bonan picon!’’- respondis Antonio.
Kaj li portis teleroplenan picon al Teodoro.
’’Rakontu al mi kio novas kun vi ’’- demandis al Teodoro.
La pico de Antonio ankaŭ ŝanĝiĝis al bifsteko antaŭ Teodoro.
’’Antonio, mi unue devas labori antaŭ akcepti ĝin. Ĉu vi havas ian laboron por mi? Purigi plankon, necesejon k.t.p. Mi estus ege dankema por tio !” petis Teodoro.
’’Bone, se vi insistas” respondis Antonio. “Jes, junulo kiu purigis mian kuirejon decidis reiri al kolegio, do mi certe bezonas iun kiu daŭrigos tian laboron. Ĉu vi vere volas tion?’’
’’Sendube!’’ - Teodoro respondis kaj komencis purigi kuirejan plankon kiel diris Antonio. Teodoro purigis necesejon kaj eĉ komencis purigi fenestron.
Kiam li preskaŭ finis purigadon li ekrigardis la tablon. Tie , antaŭe sur la telero estis bifsteko. Kia surprizo! La bifsteko ŝanĝiĝis reen al pico kiel Antonio preparis.

Ek de tiu tago, la vivo de Teodoro multe ŝanĝiĝis. Frumatene li promenis kun Urso. Reveninte hejmen li ordigadis ĉirkaŭ la domo. Du aŭ tri horojn pentradis. Post tagmanĝo li marŝis al la picejon de Antonio kaj laboris por li. Nokte li revenis hejmen kontente.
Antonio ofertis iom da spaco sur la muro de lia restoracio por ke Teodoro pendigu siajn pentraĵojn kun prezoj. Tiamaniere gastoj povus aĉeti ilin, se ili volus.

Bibio vidis ŝanĝon de Teodoro kaj li ŝatis tion. Li mem ŝanĝiĝis ankaŭ. Bibio ordigis kaj purigis en la domo, se Teodoro ne povis fini antaŭ lia ekiro al picejo.
Bibio eĉ zumadis dum lia agado. Urso en ĝardeno aŭdis tion kaj kune kantis.

Dudektri Konfederacio - Avenuo iom po iom ŝanĝiĝis al pli bone. Oni vidis ke homoj vivas en tiu domo. Bibio pensis ke la stato de la domo estis sama kiel antaŭe, kiam Anĝelina estis la dommastrino, kaj li estis kontenta.

★ Fino ★ 

bottom of page