top of page

Fiena Pantoflo

Estis granda arbaro en la mezo de nekonata lando.
Ĉe la orienta rando de l' arbaro situis malgranda agro kie Nam-jo kaj lia patrino vivis.
Lia patro forpasis jam longe antaŭe. Nam-jo ne memoris multe pri sia patro. Sed li memoris bone kion patro diris al li; “Kresku rapide por helpi panjon”
Eble tio estis nur kelkaj tagoj antaŭ sia morto kiam li diris tion, en la malsanlito, kun tre zorgemaj okuloj. Nam-jo nur kapjesis ne sciante kion diri aŭ kion fari.

Lia patrino penadis dum jaroj por zorgi la agron kaj Nam-jon, kiu estis ŝia sola espero kaj ĝojo. Ŝi traktis sian filon kiel reĝon. Nam-jo kreskis kiel forta, sana kaj laborema junulo. Li fariĝis bona terkulturisto kaj fiere zorgis sian kampon.

Estis bela tago kiam li sojfis kaj iris al la fonteto el kie malvarma pura akvo elfluis.
Ĉe la fonteto oni povis trarigardi mondon. Almenaŭ por Nam-jo tio estis tutmondo. La akvo el la fonteto fluis suden al la directon de vilaĝo kie ofte li kondukis ĉaron al bazaro por vendi siajn produktojn aŭ aĉeti necesaĵojn.

Nam-jo elĉerpis malvarman akvon per sia mano kaj ekglutis ĝin kaj suspiris pro kontento. Tiam iu ridis ie mallaŭte kaj la voĉo diris “bonguste?”
Nam-jo surprizite ĉirukaŭrigardis. Ĉar liaj okuroj ankoraŭ ne kutimiĝinte al arbara malheleco, li tute ne rimarkis ke estis iu ĵus apud la fonteto.
Bela junulino estis staranta kun berplena korbo sur sia brako. Verŝaine ŝi estis kolektanta berojn en la arbaro.
Ŝiaj okuloj brilis verde, almenaŭ al Nam-jo aspektis tiel. Eble tio estis nur reflekto de foliaro. Sed ne gravis. Li gape rigardis ŝin.
Ŝi nomiĝis Sera, kaj loĝis aliflanke de l’ arbaro. Ĉar ŝi kolektis tutan beron ĉe ŝia parto de l’arbaro pli profunde eniris en ĝi, kaj senrimarke atingis ĉitie.
“Mi esperas ke ne gravas por vi se mi kolektas berojn ĉitie”
Sera diris.
“Ne, ne, tute ne gravas por mi” Nam-jo respondis, “Mi havas tro multe da laboro en la kampo...” Parolante li tute ne sciis kiaj vortoj elvenis el sia buŝo. Lia koro batis tiel laŭte, kaj li estis iel hontema pro tio.

Hejme Nam-jo rakontis pri la junulino al sia patrino.
Patrino tuj respondis;
“Ŝi devas esti ĉieldonaco por vi. Estu afabla al ŝi. Vi estas tia aĝo por ke vi havu edzinon jam. Ŝi certe estas ĉieldonaco!”
“Patrino pravas certe...” Li pensis. “Ĉieldonaco por mi estas ŝi!”

Ekde tiu tago Sera ofte alvenis en la proksimeco de la fonteto. Beroj jam finis sed oni povas kolekti fungojn aŭ nuksojn. Kaj ŝi ofte ĉeestis kun laboranta Nam-jo por babili kun li. Sed por ke li ne ĉesu sian laboron ŝi helpis lin apude, kaj Nam-jo ĝuis tiun tempon.
Tagoj kaj semajnoj pasis. Estis tempo por Nam-jo viziti vilaĝon vendi siajn produktojn kaj aĉeti necesaĵojn por vintro.
Nam-jo demandis al Sera
“Ĉu vi venu al vilaĝo kun mi?”
“Volonte!”
Sera respondis.
Ĉaro estis plenigita, kaj Nam-jo kondukis ĝin. Apud li Sera sidis. Ambaŭ vizaĝoj brilis kun feliĉo. Nam-jo pensis, ke tia feliĉo devas daŭri eterne.
Estis bela tago. Komforta aero kaj blua ĉielo plialtigis lian feliĉan senton.
En la vilaĝo ankaŭ ĉio iris bone laŭ plano.
Nam-jo ankoraŭ estis en lasta vendejo pagante, kaj tra fenestro videblis al Sera, kiu staris apud la ĉaro. Iu preterpasanto rimarkis ŝin kaj kun granda prezuro alproksimiĝis al ŝi. Sera ankaŭ surprizite rigardis lin, kaj ili ĉirkaŭbrakumis unu la alian.
Nam-jo ne konas lin, do lia koro ekmalkvietiĝis 'kiu li estas?'
Kiam Nam-jo finis tutan aferon kaj elvenis el la vendejo, la preterpasanto jam ne estis tie plu. Sera aspektis feliĉa, kaj ŝi rakontis, ke ŝi renkontis malnovan amikon de sia infaneco tute hazarde nun.
Ŝian gajan parolmanieron Nam- jo ne ŝatis. Li sciis ke tio ne estis prudenta, tamen ne povis helpi sin. “Ĉu tio estas ĵaluzo?”
Li mem demandis sin, “eble,,,, sed mi ne scias kion fari” Dum tuta hejmenvojo Nam-jo ne parolis multe, fakte nenion.
Li jesis aŭ neis al Sera, se ŝi parolis ion al li. Ilia adiaŭo ĉi-tage ne estis komforta, anbaŭ hejmeniris malgaje.

Vintro alvenis kaj la legiono estis neĝkovrita. Oni ne tre ofte iris ien, kaj nur laboris ĉirkaŭ sia domo.
Nam-jo kaj Sera ne vidis unu la alian dum tia malkonvena tempo.
Monatoj forpasis, kaj li sopilis ŝin vidi. Fakte li avide volis vidi ŝin. La ideo, ke ŝi estas ĉieldonaco por li, ĉiam restis en lia koro. Li estis plu posedema pri ŝi. Li sentis, ke li kaj nur li rajtas havi ŝin.

Finfine vento iĝis ĝentila, suno pli varme brilis, kaj la tago komencis pli longa. Arbaro ekverdiĝis iom post iom. Birdoj gaje kantadis.
Ja estis tempo por floroj kovri teron anstataŭ neĝo. Tio signifas ankaŭ, ke la sezono por labori en kampo komencis por Nam-jo.
Kiel neĝo en arbaro malaperis, Sera ankaŭ komencis viziti lin. Ambaŭ agis kvazaŭ nenio ĝenis ilin monatoj plifrue. Suno varma, vento freŝa, la tago estis perfekta labori en kampo. Nam-jo devis prepari por semi kelkajn legomojn kaj grenojn. Li plugis diligente tuta tago kaj nur iomete plu bezonis plugi.
“Mi devas fini ĉi taskon hodiaŭ” li pensis, kaj puŝis sin plu. Suno klinis iom plu okcidenten.
Subite Sera aperis el l' arbaro kurante kaj anoncis, ke ŝi finfine trovis belegan floron kion ŝi volis trovi por longa tempo.
“Mi volas montri ĝin al vi, venu kun mi... vi certe miros pri ĝi”
Nam-jo volis esti afabla al ŝi, sed lia laboro ankoraŭ ne finis. Hezitante li volis nei ŝin, sed fakte li jam eksekvis ŝin. Dumvoje li bedaŭris ke li akceptis ŝian inviton, ĉar ŝia ideo ŝajnis al li tre infanema.
Sera feliĉe gvidis lin al mezo de l' arbaro. Nam-jo sentis malŝpari sian valoran tempon.
“Ĉitie!” Sera kriis montrante malgrandan orkidon ĉe ŝia piedo.
“Vidu ĝin. Ĉu ne estas belega? O, mi estas feliĉa. Oni nomas ĝin Feina pantoflo”
“Mi vane venis ĉitie por vidi tiun floron”.  El la centro de lia koro, nigra penso eksplodis.
“Fifloro! Ĝi havas diablan vizagon”
Kaj Nam-jo senregible distretis la floron. Gape Sera rigardis tion, kaj kriante forkuris ien.
Nam-jo trovis sin en malhela nebuletoplena arbaro tutsola. Iom kvietiĝinte li volis reveni al sia kampo. La pado kion ili travenis estis nur sola pado, do li sekvis ĝin reen. Tamen post iom da tempo marŝante li trovis sin je sama loko, kie distretita orkido mizere kuŝis.
Li reen marŝis saman padon.
Ho ve, same denove. Nam-jo klopodis trovi ĝustan padon. Denove kaj denove sama rezulto. Li nur rondiris.
Onidire, li ankoraŭ vagadas en la granda arbaro en la mezo de nekonata lando.
                                                                                                      Fino

bottom of page