top of page

 Unu malvalma mateno de bela printempo la ridi-mevo (Larus atricilla) estis ripozanta sur la roko ĉe la riverbordo de insuleto kies formo estis larmoguto. La Ridi-mevo ŝatis ĉi rokon kaj ofte venis ĉitien por ripozi .
La roko estis malbela, sed Ridi-mevo ĵus sidis je suna flanko de la insuleto, ĉar de kie ĝi povis vidi pli grandan insulon kie ĝi kutime loĝas. Ankaŭ homoj ofte venis ĉitien por ĝui la pejzaĝon same kiel la Ridi-mevo ĝuis.
Ridi-mevo estis ĉiam soleca. Ĉar ĝi ridis tre laŭte kaj tre ofte, aliaj mevoj ne volis kunesti kun ĝi.

Je tiu mateno ĝi estis soleca kiel kutime. Ĝi sidis sur la roko kviete kaj rigardis la akvon fluantan. Subite ĝi aŭdis voĉojn venanta de la parkejo. Homoj marŝantaj aspektis kiel familio. Plej aĝa virino diris;

'Finfine mi povas prenumi la promeson al li.'

'Panjo, mi kredas ke paĉjo estas feliĉa pro tio.' pli juna virino diris.
Ili haltis ĉe la riverbordo. La virino donis al pli juna viro skatoron kovritan per verda veluro kion ŝi portis en siaj brakoj. Li malfermis la skatoron, kaj elmetis vazon.
'Bonvojaĝon paĉjo! ĝis ni renkontas denove' la junulo diris kaj dismetis la enhavon de la vazo en la riveron.

La Ridi-mevo komprenis tuj kio estas tio, ĉar por ĝi tio ne estis unuafoje ĝi vidis homojn kiel ili.
Ili restis iom longe sur tiu insuleto, kaj rakontis unu al alia rememoraĝojn de longe pasintaj jaroj.

Paĉjo ŝatis veni al ĉitiun insuleton kun infanoj, kaj fiŝkapti.
La kaptita fiŝo okupis ilian naĝejon en ĝardeno, kaj ili plendis al paĉjo.

Paĉjo devis reporti la fiŝon al ĉitiu insuleto por libeligi ĝin.

 

Post tiu tago la vidvino revenis al tiu insuleto ofte. Staris ĉe la riverbordo kaj murmuris al la akvo, Ridi-mevo estis kurioza, do ĝi ĉiam sidis sur la roko kaj observadis kion vidvino faris kaj diris. Dum somero ŝi portis flavajn florojn kaj ĵetis ilin en la akvon dirante 'Kara, jen, estas viaj ŝatataj floroj. Nuntempe la kampo estas plenplena de ili.'
En unu tago la floroj estis leontodoj, en aliaj tagoj estis solidagoj.
Ŝi restis longe nur rigardante akvon aŭ parolis ion al akvon.
Unu foje Ridi-mevo ridis laŭte senpense, kaj la vidvino turniĝis kaj diris;
'Kion vi ridas? Vi tute ne komplenas kion mi pensas'
'Ĉu vi komplenas kiel malfacila vivi en soleco?'
'Nature, mi vivas en soleco ĉiutage.' Ridi-mevo respondis.
'Sed mi neniam havis iun ami, do mi ne scias kia estas la soleco perdite amantan'
'Estas terura, mi volas iri al li, sed ne, mi devas vivi ĝis tiam kiam venas mia vico.'


La somero pasis, kaj aŭtuno ankaŭ foriris. La vintro alvenis kun granda neĝo. Ridi-mevo ne plu vidis ŝin.
Printempo revenis denove. Ridi-mevo atendis la vidvinon. Ĝi esperis denove renkonti ŝin, sed ŝi ne revenis plu.

Ridi-mevo decidis kapti iom da fiŝo, kaj eniris en la rivero.
La vento estis malvarma, sed la suno estis komforta tiel same kiel unu jaro antaŭe. Ridi-mevo rigardis la insureton naĝante en la rivero, kaj rimarkis ion flavan sur la riverbordo.
Kurioze ĝi naĝis al la insuleto. Ĵuste ĉe la bordo, ĝi trovis unu malgrandan flavan violon (Viola pubescens) kion ĝi neniam vidis ĉirkaŭ ĉi insuleto antaŭe.
La flava violo estis staranta klinite sian floron kvazaŭ ĝi enrigardas la akvon.

★ Fino ★

 

 

 

Ridi-mevo kaj flava violo

bottom of page